Estu sur Tero Pac’

Youtube filmeto: Estu sur tero pac’

Estu sur tero pac (Alberta Casey)

Estu sur tero pac’, ĉe mi komenciĝu ĝi.
Estu sur tero pac’, por ni destinita pac’.
Kun Di’ kiel patro, fratoj ĉiuj ni,
Paŝu mi kun la frato en plena harmoni’.
Ekestu pac’ de mi, kaj nun estas la moment’.
Ĉe ĉiu mia paŝ’ solene promesu mi:
Profiti ĉiun momenton por vivi en eterna pac’.
Estu sur tero pac’, komenciĝu ĝi ĉe mi.

 

Tago de Homaj Rajtoj, 10an de decembro, 2015

La 10a de decembro, 2015, estas la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, deklarita de la Unuiĝintaj Nacioj.

Vidu: Tago de Homaj Rajtoj, Unuiĝintaj Nacioj.

Antaŭ 67 jaroj, la 10an de decembro, 1948, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis adoptita de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Proponitaj agoj:

  1. Iri al la Unuiĝintaj Nacioj kaj lerni pri Tago de Homaj Rajtoj.
  2. Iri al la Unuiĝintaj Nacioj kaj lerni pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
  3. Esti voĉo por homaj rajtoj!
  4. “Estu la ŝanĝo kiun vi volas vidi en la mondo.”

Kion tio signifas por vi? Kion vi povas fari?

Kion tio signifas por mi? Kion mi povas fari?

Phil Dorcas – filipo@grupoj.org