La Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo estis fondita de d-ro Stanley J. Drake en 1978. Li ekpensadis pri tia organizaĵo je 8-a de marto 1976, la 60-a datreveno de lia naskiĝtago. Li estis tiam prezidanto de la Universitato Fort Lauderdale en Florido, Usono, kaj jam komencis plani sian estontan emeritiĝon. D-ro Drake diskutis la ideon kun amikoj en Usono kaj aliaj landoj, kaj post du jaroj, je la 8-a de marto 1978, la Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo (ISAB) komencis sian ekziston.

La Societo estis dekomence noprofitcela organizaĵo, neŭtrala en aferoj de politiko kaj religio, kiun la celo plibonigi internacian interkomprenadon, homajn rilatojn, pacon, amikecon, kaj bonvolon. Ĝi bonvenigis ĉiujn homojn kiuj subtenas tiujn celojn kia ajn iliaj politikaj aŭ religiaj kredoj.

La unua prezidanto de la Societo estis d-ro John L. Lewine de Novjorko, Usono, instruisto, lingvisto, verkisto, kaj internaciisto. D-ro Drake servis kiel ĝenerala sekretario. Aliaj oficiroj dum la unuaj jaroj estis profesoro Pierre L. Ullman, s-ro Conrad Fisher, s-ro J. Anthony Blum, d-ro Richard E. Wood, kaj d-ro Helen K Billings.

Post kvar jaroj, la 27-an de aprilo 1992, prezidanto John L. Lewine mortis, kaj pro peto de la ceteraj oficiroj d-ro Drake konsentis esti la dua prezidanto de la Societo. Conrad Fisher fariĝis ĝenerala-sekretaro.

Dum sia plej aktiva epoko, la Societo akiris membrojn en 189 landoj kaj agnoskis la kontribuojn al siaj celoj fare de multaj homoj, de prezidentoj ĝis ordinaraj civitanoj trans la tuta mondo. Ĝi subtenis kaj diskonigis eventojn, inter kiuj estis la Semajno de Internacia Amikeco, la Universala Semajno de la Virinoj, la Monato de Homaj Rajtoj, kaj aliaj. Li dissendis ekzemplerojn de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en la lingvoj angla, franca, hispana, rusa, ĉina, kaj araba, kaj en Esperanto.

D-ro Drake estis la ĉefa motoro de la organizaĵo ĝis lia morto. Li forpasis la 2-an de decembro 2011, 95-jaraĝa. Nun aliaj pasintaj oficiroj de la Societo strebas reaktivigi ĝin.